Mahadev Desai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
મહાદેવભાઈ દેસાઈ | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1892 | ||||
Morto | 15-an de aŭgusto 1942 (50-jaraĝa) en Aga Khan Palace | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | guĝarata • angla • hindia vd | ||||
Ŝtataneco | Brita Hindio vd | ||||
Alma mater | Elphinstone College (en) vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Narayan Desai (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto aktivulo luktanto por libereco vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Mahadevbhai's Diary vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Mahadev Desai (1a de januaro 1892 – 15a de aŭgusto 1942) estis barata aktivulo de la Hindia sendependiga movado kaj verkisto rememorata ĉefe kiel persona sekretario de Mahatma Gandhi. Li estis varie priskribita kiel "La Boswell de Gandhi, la Sokrato por Platono, kaj la Anando por la Budho de Gandhi".[1][2]
Mahadev Desai unuafoje renkontiĝis kun Gandhi en 1915 kiam li iris peti konsilon kiel publikigi sian libron (nome guĝarata traduko de la anglalingva libro de John Morley nome "On Compromise").[3] Desai aliĝis al la Aŝramo de Gandhi en 1917 kaj kun Durgabehn akompanis lin al Ĉamparan tiun jaron. Li faris taglibron el la 13a de novembro 1917 ĝis la 14a de aŭgusto 1942, nome la tagon antaŭ sia morto, kronikante sian vivon kun Gandhi. En 1919 kiam la kolonia registaro arestis Gandhi en Panĝabo, li nomis Desai sian heredonton. Desai estis por la unua fojo arestita kaj kondamnita al unu jaro de prizono en 1921. Li estis la persona sekretario de Gandhi dum 25 jaroj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search